Preĝejo Emeriko de Hungario (Nagyréde)
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario | ||
---|---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Nagyréde
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagyréde | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Heves | |
diocezo | Eger | |
dekanujo | patai-felső (Supra Gyöngyöspata) | |
paroĥo | loke | |
Dato de konsekro | 1874 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Nagyréde, Virág út 2. | |
La paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Nagyréde (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko en tiu areo estis 2 vilaĝoj, en ambaŭ kirkoj. Dum dominado de turkoj jam la unuigita vilaĝo (la nuna Nagyréde) havis komunan preĝdomon. Nova didomo estis konstruita en 1766. La unua matrikula skribo okazis en 1780, la paroĥo estis refondita en 1788, la preĝejo videbla nun estis konstruita en 1874 el la restaĵoj de la malnova. La orgeno estis kreita en 1894, la internaj muroj estis pentritaj en 1939, same interne renovigaj laboroj okazis en 1999.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola, sed antaŭ ĝi krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La enirejo estas tra la turo, pli supre estas malgranda ronda fenestro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Interna spaco
-
Predikejo
-
Interna spaco