Preĝejo Emeriko de Hungario (Nyírmada)
Preĝejo Emeriko de Hungario | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírmada |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Szatmár |
paroĥo | en Pusztadobos |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Nyírmada, Ady E. út 45. |
La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika historia monumento (deklarita en 2001) en urbo Nyírmada (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ eklezia fonto en la iama Mada ekzistis paroĥo en 1332. La loĝantoj prenis la klavinismon antaŭ 1696. La katolika grupo estis refondita en 1928. La nun videbla kirko estis konstruita en 1938, sed 2 sonoriloj estis kreitaj pli frue en 1929.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco videblas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La turpinto estas plurlatera piramido. La enirejo estas meze tra la turo, antaŭe estas malferma porĉo. La fasado havas ankoraŭ striktajn kaj altajn fenestrojn. La turo plene malsimilas de la navo kaj estas kovrita per ruĝaj brikoj. La navo finiĝas en plurlatera absido, pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.