Preĝejo Hungaraj Sanktuloj (Budapeŝto)
Aspekto
Kirko Hungaraj Sanktuloj | |
---|---|
Kirko Hungaraj Sanktuloj en Újbuda
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Újbuda |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Mihály Balázs |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Hungaraj Sanktuloj (Budapeŝto) estas moderna konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Újbuda.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro la nefarita Internacia ekspozicio en 1996 oni decidis konstrui kirkon, kiu estus estinta pavilono-kirko de la ekspozicio. La konstruadon apogis eĉ Vatikano. Kardinalo László Paskai en 1995 faris simbole la unuan paŝon de la konstruado. En la sekva jaro li jam konsekris la preĝejon. En 2001 la kirko ricevis la rangon paroĥa kirko. Ĝi estas spirita centro por la proksimaj universitataj studentoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas en korto. Ankaŭ monumento pri Kristo estas videbla en la korto. La konstruaĵo mem estas moderna. La ĉefa parto estas kupolo sur la teretaĝo. Estis konstruita ankaŭ keloj, kie estas aĉeteblaj lokoj por urnoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- fotoj Arkivigite je 2014-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]