Preĝejo Koro de Jesuo (Ajka)
Paroĥa preĝejo de Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Ajka
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ajka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Sümeg |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novbaroko |
Konstruado | 1933–1934 |
Specifo | |
Enhaveco | 230 sidlokoj |
Longo | 30 m |
Larĝo | 13 m |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Ajka (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri preĝejo de Ajka okazis en 1228. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la ligna kirko bruldetruiĝis en 1725, la restinta loĝantaro sekvis la reformacion. En fino de la 19-a jarcento multe da laboristoj alvenis al Ajka, plejparte katolikaj eksterlandanoj. Ekde 1928 Ajka havis katolikan pastron, la nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj. En 1965 la preĝejo renoviĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1986.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en la urbomezo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la unusola turo. Meze estas la ĉefenirejo, pli supre en niĉo skulptaĵo estas videbla. La absido estas rektangula kaj pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La altara bildo estis pentrita en 1941 kaj prezentas Jesuon inter ministoj kaj vitrofaristoj. En la preĝejo koruso funkcias.