Preĝejo Koro de Jesuo (Csepel)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Csepel
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Csepel |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1933, 1947, 1978 |
Konsekrinto | Lajos Shvoy (1947); Imre Kisberk (1978) |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | László Irsy |
Konstrustilo | novbaroko |
Konstruado | 1930–1933 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Csepel.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro la konstante kreskiĝinta loĝantaro episkopo Lajos Shvoy establis pli novan paroĥon en periferia parto de Csepel. La mesoj komence okazis en infanĝardeno. La nova kirko estis konstruita inter 1930-1933 laŭ planoj de László Irsy. Dum la 2-a mondmilito faris iomete ruina la preĝejon, sed en 1947 la necesaj riparoj estis faritaj. En 1944 la orgeno neniiĝis, antaŭ ol alveni en la kirkon. En la frua 1956 tertremo iomete skuis ankaŭ tiu ĉi kirkon. En 1969 ekstere la preĝejo estis renovigita, poste la sanktejo en 1971, fine inter 1977-1978 la plena interna parto. Inter 1981-2008 uzita orgeno el Aŭstrio funkciis en la kirko, alia uzita orgeno alvenis en 2012.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. La fasado estas malsimetria, la sola kvadrata turo altiĝas dekstre. La turpinto estas cepoforma. Al la enirejo kelkaj ŝtupoj kuras, la fasada parto enhavas la enirejan pordon, horizontale 4 fenestrojn kaj super la enirejo en niĉo statuo estas videbla.
Kermeso okazas en la sekva dimanĉo depost tago de Koro de Jesuo.