Preĝejo Koro de Jesuo (Göd)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Göd
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Göd | |
Geografia situo | 47° 42′ 13″ N, 19° 8′ 54″ O (mapo)47.70362719.148382Koordinatoj: 47° 42′ 13″ N, 19° 8′ 54″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Vác | |
dekanujo | Vác | |
Dato de konsekro | 1924 | |
Konsekrinto | Árpád István Hanauer | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Gáspár Fábián | |
Konstruado | 1923–1924 | |
Specifo | ||
Alto | 29 m (turo) | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Göd (Hungario), iam en Felsőgöd (=Supra Göd).
Historio
[redakti | redakti fonton]Göd havis jam kirkon dum la mezepoko, sed ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. La loknomo Felsőgöd aperis en 1873, kiel ekstra parto de Sződ, kie katolika kirko funkciis. En 1911 en Felsőgöd oni metis ŝtonan krucon kaj sonorilostablon. Post 3 jaroj Felsőgöd memstariĝis kaj komenciĝis pretendo pri propra preĝejo. En 1923 katolika grupo formiĝis kaj diservoj okazis en lernejo. Ankaŭ la konstruado komenciĝis kaj finiĝis jam en la sekva jaro. Tamen pro financaj problemoj unu el la flankonavoj ne estis farita. La paroĥo estis konstruita en 1927. La orgeno ekfunkciis en 1957, ĝi estis trakonstruita en 1997. Renovigaj laboroj okazis en 1992 kaj 1993. La mankanta flankonavo estis konstruita en la jaroj 2004 kaj 2005.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en parko inter arboj. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre altiĝas la kvadrata turo. La turpinto estas tre malalta piramido. Meze estas arkado kun tri aperturoj. Antaŭ la turo staras la menciita ŝtona kruco. La ĉefnavo estas alta, ambaŭ flankonavoj esta malaltaj.
Kermeso okazas en la unua dimanĉo depost 14-an de septembro.