Preĝejo Koro de Jesuo (Vésztő)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vésztő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Gyula |
paroĥo | loke, tamen zorganto en Békés (urbo) |
Dato de konsekro | 1940 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | –1940 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Vésztő, Wesselényi u. 14-15. |
La preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2002) en urbo Vésztő (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En ekstera parto de nuna Vésztő estis konstruita kirko en unua parto de la 11-a jarcento. Post jarcento ĝi estis trakonstruita, samtempe monaĥejo konstruiĝis. La paroĥo estis menciita en 1552, iam baldaŭ la komunumo senhomiĝis pro dominado de turkoj, la kirko kaj monaĥejo ruiniĝis. Post la rehomiĝo la loĝantoj jam estis kalvinanoj. La sporadaj katolikoj eklezie apartenis al Szeghalom. Memstara katolika grupo estis fondita en 1933. Nova preĝejo estis konstruita en 1940. La matrikulo estis skribita loke inter 1941-2004.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la svelta turo altiĝas, sed apude estas po 1 flankoturoj malpli altaj. La turpintoj estas plurlateraj piramidoj. La enirejo funkcias tra la ĉefturo.
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2023-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj