Preĝejo Maria de la Neĝo (Szeged)
Paroĥa preĝejo Maria de la Neĝo | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Maria de la Neĝo en Szeged
| ||
monaĥejo • paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szeged | |
Geografia situo | 46° 14′ 27″ N, 20° 8′ 10″ O (mapo)46.2408333320.13611111Koordinatoj: 46° 14′ 27″ N, 20° 8′ 10″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
paroĥo | loke | |
Dato de konsekro | 1509 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | János (monaĥo) | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Maria de la Neĝo estas romkatolika paroĥa historia monumento en Hungario, en urbo Szeged.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frua preĝejo estis hospitala romanika kirko, kiu renoviĝis en la 13-a jarcento. Supozeble post jarcento trinava preĝejo konstruiĝis. Parte pli nova, gotika preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, la turo kaj la sakristio tiam konstruiĝis. La arkitekto estis János (monaĥo). La turo pligrandiĝis en 1783.
La franciskana monaĥejo konstruiĝis en 1444, kie en 1468 fama biblioteko fondiĝis. Dum dominado de turkoj la franciskanoj daŭre laboris. Post la turkoj la preĝejo precipe interne barokiĝis. Baldaŭe Imre Steindl faris renovigon. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, la monaĥejo iĝis maljunulejo. La franciskanoj revenis en 1989.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la enirejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria de 1724 kaj ĉe la enirejo monumento pri Matiaso la 1-a. La ĉefaltaro pretiĝis en 1713 kaj prezentas diversajn skulptaĵojn. Flankaltaroj estas "Nigra Madono" (Częstochowa), Sankta Kruco, Sankta Jozefo, Sankta Antonio kaj Sankta Francisko el Asizo. La predikejo pretiĝis en 1714. La freskoj prezentas Ave Maria-n, naskiĝon de Jesuo, Ĉieliron de Jesuo, entombigon de Jesuo, ktp.
Kermeso okazas en la 5-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- hungare