Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Zsámbék)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zsámbék |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 33 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zsámbék.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1332, kiun la turkoj okupis en la 1540-aj jaroj. La katolika movado estis reorganizita en 1686 helpe de franciskanoj. La paroĥo refondiĝis en 1716. Tiutempe la mesoj okazis en kapelo aŭ en la ruina preposta preĝejo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1745 kaj 1754. La orgeno estis farita en 1764, ĝi renoviĝis en 1963 kaj 1998.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco, obelisko pri falintoj de la 1-a mondmilito kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas, ankaŭ la enirejo tie funkcias. Super la enireja pordo niĉo kun skulptaĵo estas videbla. Interne la predikejo estis farita en 1754, la ĉefaltaro en 1818.
Kermeso okazazas en la 24-an de junio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj