Preĝejo Naskiĝo de Maria (Akasztó)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Akasztó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa |
dekanujo | Kecel |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko (parte la turo), baroko, novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika, la sola historia monumento en vilaĝo Akasztó (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]El la mezepoko restis la gotika turo en la vilaĝo, al kiu estis konstruita nova baroka kirko en 1744, sed ankaŭ la turo ricevis barokan aspekton. En 1829 malgranda trakonstruo okazis, en 1897 du flankonavoj estis alkonstruitaj. En la jaroj 1938 kaj 1939 ortangule oni konstruis pli novan navon kun nova sanktejo laŭ novgotiko. La portiko estis konstruita en 1959. La orgeno alvenis en 1883.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola laŭ la ĉefstrato. En mezo de la fasado la portiko plene reliefas. La portiko havas 2 grandajn aperturojn laŭ la fasado, sed estas aperturo ankaŭ flanke de la portiko. Sistemo de la navoj estas malsimplaj, al kiuj ankaŭ plurlatera kapelo kaj sakristio aliĝas. La absido estas okangula. La navo havas apogpilierojn. La ĉefaltaro restis el la baroka erao kaj havas 2 bildojn pri Naskiĝo de Maria, respektive Koro de Jesuo (pentritaj de de:Josef Kessler (Maler) (1873). La vitraloj estis faritaj en 1977.
Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 8-a de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [1]