Preĝejo Naskiĝo de Maria (Dormánd)
Etoso
Preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Dormánd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dormánd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Füzesabony |
paroĥo | en Besenyőtelek |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | rokoko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Dormánd.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko jam funkciis kirko kun ligna turo en tiu ĉi loko. Ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita inter 1771-1773 laŭ rokoko. Dum restaŭrado en 1996 oni ektrovis la originan pordon, nuntempe ĝi estas videbla enmurita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto laŭ la vilaĝa ĉefvojo. En la korto estas videbla ankaŭ skulptaĵo pri Sankta Maria farita ĉirkaŭ 1800. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas. La absido estas malpli larĝa, ol la navo, sed same alta. Interne la instalaĵoj estis faritaj en la dua duono de la 18-a jarcento.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo]