Preĝejo Naskiĝo de Maria (Kiskunmajsa)
Paroĥa kirko Naskiĝo de Maria | |
---|---|
![]() Kirko Naskiĝo de Maria en Kiskunmajsa
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kiskunmajsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1744–1762 |
Specifo | |
Longo | 50 m |
Larĝo | 21 m |
Alto | 42 m (turo ekde 1835) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en urbo Kiskunmajsa, en mezo de placo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum la mezepoko funkciis kirko en la komunumo. La nun videbla preĝejo estis konstruita en mezo de la 18-a jarcento. Ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita en la 1800-aj jaroj, ĝi renoviĝis en 1903. La lasta renoviĝo okazis en la malfruaj 1980-aj jaroj.
La orgeno ekfunkciis en 1908, ĝi moderniĝis en 1943 kaj 1994.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola kaj ĝi havas 4 partojn:
- navo
- rektangula absido iom pli mallarĝa, ol la navo
- kvadrata turo post la sanktejo kun rondbalkono, kiun la fajrobrigado profitis longe
- sakristio apud la sanktejo.
Du skulptaĵoj (pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario)) ornamas la fasadon. Aliaj 2 lignaj skulptaĵoj kreitaj en la 18-a jarcento pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo ornamas la turon. Interne la altaraj bildoj estis penritaj en la 1810-aj jaroj. La ĉefaltaro prezentas Naskiĝon de Sankta Maria, la flankaltaraj bildoj prezentas Stefanon la 1-an kaj Johanon Nepomukon. La predikejo estis farita en 1818. Sur la plafono estas videblaj bildoj, la plej menciinda pri Sankta Triunuo.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.
