Preĝejo Naskiĝo de Maria (Szuha)
Preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szuha |
Geografia situo | 47° 58′ 40″ N, 19° 55′ 5″ O (mapo)47.97789319.917963Koordinatoj: 47° 58′ 40″ N, 19° 55′ 5″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Parád |
paroĥo | en Dorogháza |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Szuha (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble tiu ĉi gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento. Depost dominado de turkoj en 1688 ĝi estis forlasita, neuzita. Ĝi estis rekonstruita en 1768 laŭ baroko, sed oni profitis la restintajn mezepokajn partojn.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo staras sola. La fasado estas simetria, meze la gotika enirejo funkcias. Super la enirejo estas nur malgranda kvadrata fenestro. Ligna firstotureto altiĝas la plej supre. La navo finiĝas en oklatera absido, al kiu sakristio aliĝas. Pilieroj apogas la absidon kaj sakristion. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo, tamen havas la saman altecon. Pordo de la sakristio kaj la proksima niĉo estas gotika. Interne ligna galerio troviĝas ĉe la enireja parto.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.
Kampanilo
[redakti | redakti fonton]Kontraŭ la preĝejo estis konstruita unuetaĝa kvadrata baroka ŝtonkampanilo (same historia monumento) en la 18-a jarcento. Interne 2 sonoriloj loĝas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- [1]
- hungare kun fotoj
- [2] Arkivigite je 2013-09-16 per la retarkivo Wayback Machine