Saltu al enhavo

Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tápiósüly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Sülysáp
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Sülysáp
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sülysáp
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Sülysáp (Hungario), pli frue en vilaĝo Tápiósüly, en la mezepoko Süly.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eklezia fonto mencias kirkon en 1332. Laŭ aliaj fontoj tiu ĉi gotika kirko estis konstruita en 1498. Dum dominado de la turkoj ĝi ruiniĝis, sed post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a ĝi estis renovigita. La paroĥo ekfunkciis en 1724. La internaj instalaĵoj estis faritaj en 1759. En la sekvaj jarcentoj la preĝejo plurfoje estis trakonstruita, eĉ pligrandigita (ekzemple en 1696 flankonavo konstruiĝis ene kun mezepoka fenestro, en 1937 plia krucnavo konstruiĝis). En 1876 oni disrabis la preĝejon. La kirko estis renovigita en 1976, sed la lasta kaj plena en la jaroj 2009 kaj 2010. Arkeologoj esploris en 2000. Orgeno estis farita al Gyömrő en 1825 kaj estis portita tien en 1969.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola en korto. En la simetria fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, kiu estas apogita kun du pilieroj. La navo havas 2 krucnavojn kaj sakristion. La absido estas plurlatera kaj estas apogitaj per pilieroj. Sub unu el la krucnavoj kripto troviĝas. La altara bildo el la 19-a jarcento prezentas naskiĝon de Maria.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.