Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Rákóczifalva)
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Rákóczifalva
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rákóczifalva |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Vác |
dekanujo | Szolnok |
paroĥo | loke |
Konsekrinto | János Jung |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1893 |
Specifo | |
Alto | 33 m (turo) |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom estas sakrala historia monumento (deklarita en 1996) en Rákóczifalva (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loĝloko jam ekzistis paroĥo en 1332 laŭ eklazia listo. La loĝantoj prenis la kalvinismon ĉirkaŭ 1600. La nun videbla kirko estis konstruita en 1893 kune kun la orgeno, kiu estis trakonstruita en 1927. La paroĥa rajto alvenis en 1904. Signifaj preĝejaj renovigaj laboroj okazis en 2022.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto kontraŭ la Kalvinana preĝejo (Rákóczifalva), sed la enirejo tra la turo rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La turpinto estas piramideca. Interne statuo pri Sankta Maria estas videbla, kiu pli frue estis en la loka ĉaskastelo.
Kermeso okazas en 12-an de septembro.