Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Solt)
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solt
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Solt |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
dekanujo | Solt |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | eklektikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szent László Tér 5, 6320 Solt |
La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Mária Neve-templom estas sakrala konstruaĵo en urbo Solt (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Solt ekzistis jam kirko dediĉita al Sankta Laŭrenco en 1100, sed en alia loko, kiun arkeologoj trovis en 2006. Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj plejparte kalvinaniĝis, la restintaj katolikoj apartenis al Izsák ekde 1738, al Apostag en ekde 1766. Intertempe la kirko plene ruiniĝis, sed en 1870 la katolikoj konstruis kapelon. En 1904 ĝi estis pligrandigita jam preĝejo. En la sekvaj jardekoj oftaj trakonstruoj okazis. Intertempe en 1884 la katolika grupo sendependiĝis kun matrikula rajto, la paroĥa rajto alvenis en 1889. La orgeno estis kreita en 1904. La konstruaĵo ricevis pafojn en 1944. En 2004 plena renovigo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. En la korto ankoraŭ statuo pri Sankta Jakobo fare de Attila Agárdi Kovács estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas piramideca, en la turo 2 sonoriloj loĝas.
Kermeso okazas en 12-an de septembro.