Preĝejo Odilia de Alzaco (Parád)
Paroĥa preĝejo Odilia de Alzaco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Odilia de Alzaco en Parád
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Parád |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Parád |
paroĥo | loke, sed la zorganto estas en Recsk |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1–1 |
Specifo | |
Longo | 20 m (interne) |
Larĝo | 8 m (interne) |
Alto | m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 3240 Parád, Kossuth Lajos út 45. |
La paroĥa preĝejo Odilia de Alzaco, origine hungare Szent Ottilia-templom estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Parád (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Parád en 1768 konstruiĝis tiu kirko, la matrikulo ekfunkciis en 1811. La sakristio estis pligrandigita en 1878, la kirko estis renovigita en 1892. La loka paroĥo estis establita en 1945, pli frue ĝi funkciis en Bodony. La freskoj estis pentritaj en 1966 fare de István Takács (pentristo). Pliaj renovigaj laboroj okazis interne en 1999, ekstere en la sekva jaro.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La didomo situas sola en parko, sed antaŭe statuo pri Sankta Maria estas videbla ekde 1908. La fasado estas simetria, meze la kvadrata kaj malalta turo iomete reliefas. La turpinto estas bulboforma, en la turo 3 preĝejoj loĝas. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre granda fenestro altiĝas. La absido estas hufoforma, sed en la dekstra flanko la sakristio funkcias. Interne estas ankaŭ flanka altaro dediĉita al Sepdolora Dipatrino, tie la bildo estis pentrita en 1814.