Preĝejo Patrono de Hungaroj (Lepsény)
Aspekto
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Lepsény | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Fejér | |
diocezo | Székesfehérvár | |
dekanujo | Enying | |
paroĥo | loke, sed zorganto estas en Enying | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | 8132 Lepsény, Deák F. u. 34. | |
La paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika konstruaĵo en grandvilaĝo Lepsény (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ dokumento Lepsény jam havis paroĥon en 1332. Dum dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj. En 1772 la paroĥo estis refondita, ekde tiam la matrikulaj enskriboj ekzistas. La kirko videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1902 helpe de la loka grafa familio Nádasdy [nAdaŝdi]. La unua sonorilo estis farita en 1922, la ceteraj du en 1962.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La plena konstruaĵo havas apogpilierojn. Sakristio aliĝas al la plurlatera absido.