Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)
Preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagykanizsa | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Letenye | |
paroĥo | en Szepetnek | |
Statuso | filio | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | István Czigány | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Patrono de Hungaroj, hungare: Magyarok Nagyasszonya estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Nagykanizsa, en urboparto Bajcsa [bajĉa].
Historio
[redakti | redakti fonton]La moderna malgranda kirko estis konstruita en 1997, en la sama jaro konsekrita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola apud vojo. La fasado estas simetria. Meze la enirejo funkcias, al kiu 4 ŝtupoj kuras supren. Antaŭ la enirejo 4 kolonoj tenas arkadon, malantaŭe la kvadrata turo altiĝas, sed en 45°a situo. Pinto de la turo estas piramido, similan sed pli malgrandan piramidon havas ankaŭ la arkado. La navo estas ordinara, sed ambaŭflanke ĝi havas po 3 fenestrojn. Ili estas longaj kaj supre ili havis selajn tegmentojn. La absido estas rektangula kaj same deturnita en 45°. Interne la ĉefaltara fresko prezentas Dipatrinon kun hungaraj sanktuloj. Menciindas la vitraloj kaj emajlaj bildoj de Mária Hertay.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.