Saltu al enhavo

Preĝejo Reĝino de Rozario (Tárnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tárnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Meza Hungario, Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Buda
paroĥo loke, sed la zorganto en Sóskút
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2461 Tárnok, Fő u. 59.
vdr

La paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Tárnok (Hungario).

En Tárnok ekzistis mezepoka kirko, kiu parte ruiniĝis dum dominado de turkoj. En 1725 la paroĥo estis reestablita, poste inter 1731-1737 el la restanta ruina didomo oni konstruis barokan preĝejon. Incendio bruldetruis ĝin en 1762, poste rekonstruiĝis almenaŭ preĝdomo, ja la turo nur en la frua 19-a jarcento rekonstruiĝis. Renovigaj laboroj okazis en 1844, 1867 kaj 1948, krome la turo kun la tegmento en 2012. La instalaĵoj estis faritaj plejparte en la malfrua 18-a jarcento. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1888, 1966 kaj 1967. La orgeno estis kreita en 1934.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ la ĉefstrato en korto, sed la fasado rekte atingas la trotuaron. La fasado estas simetria, tamen dekstre ia aldonaĵo rompas la simetrion. En la korto maldekstre krucifikso troviĝas. La enirejo funkcias meze, sed ankaŭ la menciita aldonaĵo havas alian enirejon. La plej supre la turo altiĝas, la turpinto estas piramida. Inter la enirejo kaj turo ronda fenestro situas. La navo finiĝas en okangula absido, sed maldekstre sakristio aliĝas.

Kermeso okazas en la 7-an de oktobro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.