Preĝejo Sankta Anna (Jánoshalma)
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | ||
---|---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Sankta Anna en Jánoshalma
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Jánoshalma | |
Geografia situo | 46° 17′ 53″ N, 19° 19′ 26″ O (mapo)46.29817620438919.323880970478Koordinatoj: 46° 17′ 53″ N, 19° 19′ 26″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád-Csanád | |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét | |
dekanujo | Jánoshalma | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Ernő Foerk (nur la aldonaj partoj) | |
Konstrustilo | malfrubaroko | |
Konstruado | 1783–1787 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 3000 homoj | |
Longo | navo: 63,5 m; 28 m (krucnavoj) | |
Larĝo | 15 m | |
Alto | 13 m (navo interne); 48 m (turo) | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en urbo Jánoshalma (Hungario).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Szentannabel%C3%BClr%C5%91l.jpeg/220px-Szentannabel%C3%BClr%C5%91l.jpeg)
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1731 alvenis amase novaj loĝantoj, precipe katolikoj. Post 2 jaroj ili konstruis preĝdomon kaj fondis paroĥon. En 1746 Gábor Patachich konstruis malgrandan kirkon, poste jam pli grandan inter 1783-1787. Tiu kirketo nun estas parto de la nuna navo. La malgranda kirko en 1880 estis trakonstruita, poste pligrandigita per krucnavoj kaj sanktejo inter 1907-1909. La orgeno estis kreita en 1933, trakonstruita en 1976.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ trotuaro de la ĉefplaco. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. Super la enirejo estas videblaj 3 grandaj fenestroj. La navo havas krucnavon, kiu estas same alta, ol la ĉefnavo. La absido estas oklatera. Ferenc Szoldatits pentris la ĉefaltaran bildon en 1888, Mihály Kuczka la murpentraĵojn inter 1932-1933, Imre Zsellér la vitralojn en 1909.
En la preĝeja korto troviĝas en dometo statuo pri Johano Nepomuka el la frua 19-a jarcento, fera kruco el 1826 kaj statuo pri Sankta Triunuo el 1877.
Kermeso okazas dimanĉe depost la 26-an de julio.