Preĝejo Sankta Anna (Perbál)
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
![]() Turo de preĝejo Sankta Anna en Perbál
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Perbál |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Pilisvörösvár |
paroĥo | zorganta paroĥo en Budajenő |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Perbál (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Perbál la unua kirko (tiam gotika) konstruiĝis en la 13-a jarcento. En eklezia listo el 1332 ĝi ekzistis kiel kirko Sankta Nikolao. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. La paroĥo estis fondita en 1753, la kirko mem estis rekonstruita laŭ baroko inter 1748 kaj 1752, sed oni profitis la restintajn mezepokajn murojn. La orgeno estis farita en 1752, trakonstruita en 1913.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en parko laŭ la ĉefvojo, sed proksime estas ankaŭ la lernejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en multlatera absido kun sakristio. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1755. La mebloj supozeble estis faritaj tiutempe.
Kermeso okazas en la 26-an de julio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Perb%C3%A1li_iskola.jpeg/220px-Perb%C3%A1li_iskola.jpeg)