Preĝejo Sankta Antonio (Üllés)
Paroĥa preĝejo de Sankta Antonio de Padovo | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Üllés |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Kistelek |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1997–2001 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Üllés Erdélyi u. 1. |
La paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Üllés (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la longa turka dominado en tiu areo estis farmoj apartenantaj al Kiskundorozsma. Oni konstruis kapelon dediĉitan al Sankta Antonio el lomoj en la jaroj 1899-1900. Pastra loĝejo konstruiĝis en 1933, tamen la pastro venis laŭnecese el Bordány aŭ Szeged. Dum la 2-a mondmilito la tegmento de la kapelo plene difektiĝis, sed en 1945 ĝi estis riparita. Samtempe paroĥo estis fondita kaj ekde tiam loke estis pastro. La vilaĝo mem estis fondita nur en 1948. Dum la socialismo la kapelo ne estis riparita, tial ĝi estis vivdanĝera en 1995, tial apude nova kirko konstruiĝis inter 1997-2001. La menciita kapelo estis malkonstruita, sed ekzemple la vitraloj estis metitaj al la nova didomo. Intertempe la 4 sonoriloj estis faritaj en la jaroj 1924, 1986 kaj 2002.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto en centro de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo, pli supre pluvŝirmilo videblas. Tamen ankaŭ la navo havas flanke po unu enirejojn.
Kermeso okazas la 13-an de junio.