Preĝejo Sankta Antonio (Makó)
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Makó
| |
filial church • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Makó |
Geografia situo | 46° 20′ 11″ N, 20° 34′ 39″ O (mapo)46.33625820.577379Koordinatoj: 46° 20′ 11″ N, 20° 34′ 39″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád |
diocezo | Szeged-Csanád |
Dato de konsekro | 1907, 1944 |
Konsekrinto | Imre Csepregi |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 17 m, (2 m, nur la turo) |
Larĝo | 7 m, (2 m, nur la turo) |
Alto | 5.5 m (navo interne) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Makó, en la iama vilaĝo Bogárzó.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Bogárzó en la 19-a jarcento estis nur precipe farmoj. La loĝantoj en 1892 metis krucon en mezo de la vilaĝeto. Ili havis mesojn en la lernejo. En 1904 kampanjo komenciĝis por kapelo aŭ preĝejeto. Ĝi konstruiĝis inter 1906-1907. En 1942 loĝejo por la pastro ekfunkciis, post 2 jaroj la preĝejo estis pligrandigita kaj tiam oni pentris la ĉefaltaran bildon. En 1956 la preĝejo ricevis 2 skulptaĵojn pri Sankta Jozefo kaj Sankta Antonio. Inter 1959-2007 oni parte renovigis la konstruaĵon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola inter arboj, antaŭe kruco troviĝas. La preĝejo havas 3 partojn. La turo estas kvadrata, kie malsupre estas la enirejo. Post la turo komenciĝas la navo, fine estas la absido.
La ĉefa kermeso okazas la 13-an de junio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- [1]