Preĝejo Sankta Georgo (Zalaszentgyörgy)
Preĝejo Sankta Georgo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalaszentgyörgy |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Zalaegerszeg |
paroĥo | en Bagod |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalaszentgyörgy.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine la romanika preĝejo el la 13-a jarcento estis 12,5 metrojn longa, 7 metrojn larĝa kun duonronda sanktejo. En la sekva jarcento la sanktejo malkonstruiĝis kaj pli nova gotika sanktejo estis konstruita kun pilieroj. Ankaŭ la navo pligrandiĝis. 3 romanikaj fenestroj retis, sed aldoniĝis 4 gotikaj fenestroj. En fino de la turka dominado la turkoj iom faris ruina la preĝejon. En 1756 ĝi barokiĝis. En 1961 vandale oni faris grandajn fenestrojn, inter 1975-1993 la preĝejo estis plene renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en la vilaĝa tombejo. En mezo de la fasado la mezepoka enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas, la absido estas oklatera. Sakristio aliĝas al la absido. En la sanktejo estas videbla sidniĉo kun kapo de Kristo. Interne nur fragmentoj restis el gotikaj freskoj kaj sekpentraĵoj, sed foje oni trovis ankaŭ renesancajn motivojn. Laŭ arkeologoj la internaj muroj estis pentritaj de alteco de genuo.
Kermeso okazas en la sekva dimanĉo de la 24-a de aprilo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun 2 fotoj
- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2017-12-07 per la retarkivo Wayback Machine