Preĝejo Sankta Georgo (Zalavég)
Preĝejo Sankta Georgo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalavég |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Zalaszentgrót |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrua romaniko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalavég.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine la romanika preĝejo estis konstruita en la frua 13-a jarcento. Inter 1748-1751 ĝi estis trakonstruita. En 1834 incendio okazis, poste la kirko estis rekonstruita, sed oni profitis la fundamenton kaj la restintajn kaj uzeblajn murojn. La turo estis farita en 1870. La orgeno alvenis en 1889. La paroĥo funkcias ekde 1945. La lasta renoviĝo okazis en 1992.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola sur malalta monteto en korto laŭ la ĉefvojo. En la korto ankaŭ ŝtona kruco estas videbla (1835). En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas, kie ankaŭ la enirejo funkcias. Malantaŭ la fasado la navo estas bazilika, do estas ĉefnavo kun 2 flankonavoj. etendiĝas, la absido estas rektangula. Sakristio kun pilieroj aliĝas al la absido. Interne ĉe la enirejo galerio etendiĝas.
Kermeso okazas en la 24-a de aprilo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2]
- hungare kun fotoj
- [3] Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- video