Preĝejo Sankta Heleno (Siebleben)
Preĝejo Sankta Heleno (germane St.-Helena-Kirche) troviĝas en Siebleben, kvartalo de Gotao, Germanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua kirko de Siebleben menciiĝis unue en 1365: ĝi staris ĉe la publika akvoprovizada puto, en distanco de ĉ. 200 metroj for de la nuna kirko, kaj estis sub patroneco de Mario. Laŭ Johann Georg August Galletti estis pligrandigita kaj plibeligita la preĝejo en la jaroj 1680, 1724 kaj 1754.[1] Brulo en la 11.6.1809 detruis la kirkon kaj 24 domojn kun staloj kaj garbejoj. Pretervivis el la tempo antaŭreformacia statuo pri Anno Triopa.
Duko Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg) monon donacis por novkonstruo kaj la necesan lignon el la arbaroj de Georgenthal. Sed nova konstruo ne tuj ekis pro la avarecon de la Siebleben-anoj kaj la jam alportita ligno forputris. Dek jarojn pli malfrue la kastela ĉefadmininistranto Adolf von Wangenheim zorgis pri la novkonstruo preĝeja. Lia filino Caroline von Wangenheim, kiu ekposedantis la privilegiitan bienon de Buchwald, donacis grundon por nova kirko kondiĉe ke tombo de la sinjorino von Buchwald kaj de lia fratino venu en volbon de la nova kirko. Ankaŭ ilia zorgo daŭre estu sekurigita fare de la komunumo kaj la tiama bienluprenanto ricevu kompenson. Post interkonsento kun la vilaĝanoj komenciĝis la preĝejkonstruo en la 1820-a jaro. En oktobro 1826, mallonge antaŭ finkonstruo, la sarkofagoj estis alilokitaj enpreĝejen.
Konsekro preĝeja sukcesis en la 16.12.1825 en ĉeesto de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) kaj de la princoj Ernesto kaj Alberto. Iliaj nomoj ĝis nun iniciale videblas surorgene. Riĉa farmulo nome Wilhelm Umbreit laŭdire financis la sonorilon, tiel ke ĝi nomiĝas Umbreit-sonorilo.
Por kirktura pinto ne sufiĉis la mono kio kialis ke supre de la turo estis ligna kruco kun longeco de 13 metroj kies lastaj ses metroj surtegmente videblis. Fine de la 1970-aj jaroj ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj la kruco staris en la enireja zono. Poste ĝi troviĝis ĉe la altaro kaj surturen oni metis novan krucon.
En 1999 la kirko ricevis vitran alkonstruaĵeron (Glashaus). En 2000 hejtilo kaj elektriko moderniĝis. Sur la iama tombejo apudkirka spekteblas la tomboj de Gustav Freytag kaj ties edzino Anna kaj de ties duonfilino Mika-Maria Strakosch-Freytag.[2] La aktuala tombejo de Siebleben kun areo de ĉ. 12.400 m² estas 190 metrojn pli norde ĉe la vojeto Högernweg.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Evangelische Erinnerungsfeier". Ĉe: Rund um den Friedenstein. Blätter für Thüringer Geschichte und Heimatgeschehen. Eldonis Gothaisches Tageblatt. Jarkolekto 7 (1930), n-ro 12
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Johann Georg August Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, volumo 3. Ettinger, Gotha 1780, p. 62
- ↑ Günter Bauerfeind, Reinhard Ponick: Verehrt und vergessen. Gustav Freytag, 1816–1895. Festschrift zum 200. Geburtstag am 13. Juli 2016. Heimatgeschichtsverein Siebleben, Gotao 2016