Preĝejo Sankta Jakobo (Krimml)
Preĝejo Sankta Jakobo (germane: Pfarrkirche Krimml) estas romkatolika paroĥa kirko en Krimml, Aŭstrujo, estante sub patroneco de sankta Jakobo la pli aĝa. La komunumo apartenas al la Dekanujo Stuhlfelden.
Ĝia unua mencio datumas de 1244; promocio paroĥkirka estis en 1891. Gotika ejo iel ŝanĝiĝis en 1835; en 1957, dum restaŭradlaboroj, oni malkovris freskojn. La malinterno estis restaŭrita en la 1960-a jaro.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭas tombejo la gotikan preĝejon havantan antaŭmetitan okcidentan turon. Ĝi simplas kun soklo kaj enirejoj ogivarkaj norde kaj sude, kun rondarkaj fenestroj kaj pinta spajro. En la suda longa muraro estas ogivarka portalo. Interne oni vidas stelan ogivarkon ĉe la tura teretaĝo kaj kvarŝtupan ŝtuparon al la pli malalta uesta portalo. Ripvolbo de la longa navo estis forigita en 1835.
Vitralpentraĵoj montras eŭkaristiajn temojn. Sude estas vitralo ronda kun bildigo de sanktaj Heleno kaj Marteno (de 1927). Norde de la altarejo estas duetaĝa sakristio, sude de ĝi alkonstruista kadavrejo de 1750 (kun altaro pri la ĉielenpreno de Mario).
La vandaj pentraĵoj ĉe la triumfarko montras: la lastan juĝon (de ĉ. 1650); Dion Patron kaj la sanktajn Kristiano, Nikolao, Mario Magdala, Ursulo, la 14 helpantojn en mizero, madonon kun beba Jesuo (de 1652; enskribo nomas la dankindajn donacintojn Christian Unterberger kaj Nikolaus Pinter).
Meblaro
[redakti | redakti fonton]La ĉefaltaro el la mezo de la 18-a jarcento ĝuis renovigon en 1820: ĝi havas figuron de staranta madono (1480), bildon de sankta Ursulo kaj flanke konsolfigurojn de sanktaj Jakoboj la pli aĝa kaj pli juna (mezo de la 18-a jarcento).
La liva flanka altaro (anktaŭ el la mezo de la 18-a jarcento) ĝuis renovigon en 1957: ĝi montras la Krucumiton kun Mario kaj Johano kaj bildon de sankta Antonio. La dekstra flanka altaro (de 1835) temigas historiojn de sanktaj Roĥo kaj Sebastiano kaj Kristoforo.
Ja ekzistas ligna pietato el la 19-a jarcento. Predikejo de ĉ. 1720 havas lignajn reliefojn kun patroj de la Eklezio kaj Kristo kiel bona paŝtisto. Ekzistas konsolaj figuroj de sanktaj Johano Nepomuka kaj Johano la Baptisto kaj diversaj sanktaj episkopoj sen atributoj kaj la dolorplenan Savanton. La pendantan krucifikson kreis en 1974 Helmut Zobl. La uesta galerio havas bildojn kun Kristo kaj la dek tri apostoloj, kun Davido kaj sankta Cecilio (de 1675).
La orgenon kronstruis en 1912 Johann Josef Mertel, dume la sonorilojn muldis Heinrich Reinhart (en 1615) respektive Alexander Löffler (en 1537).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Krimml, Pfarrkirche hl. Jakobus der Ältere, Totenkapelle, Pfarrhof." Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, p. 193–194