Preĝejo Sankta Johano (Gyöngyös)
Kirko Sankta Johano | ||
---|---|---|
![]() Preĝejo Sankta Johano kuirita en oleo en Gyöngyöspüspöki
| ||
filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyöngyös | |
Geografia situo | 47° 46′ 27″ N, 19° 55′ 5″ O (mapo)47.7742619.91806Koordinatoj: 47° 46′ 27″ N, 19° 55′ 5″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Heves | |
diocezo | Eger | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Sankta Johano kuirita en oleo aŭ Sankta Johano la Evangeliisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urboparto Gyöngyös en iama vilaĝo Gyöngyöspüspöki.
Historio
[redakti | redakti fonton]Restis dokumento el 1332, kiu mencias paroĥon en Gyöngyöspüspöki. La mezepoka preĝejo funkciis eĉ dum dominado de la turkoj. En 1644 la konstruaĵo jam estis preskaŭ ruino, tial ĝi estis plene rekonstruita inter 1767–1773. La baldaŭaj renovigoj okazis en 1803, 1960, lastfoje en 2010.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per defenda muro 2 metrojn alta. Nepre menciindas, ke en la muro estas videbla tomboŝtono el la gotiko. Apud la defenda muro ŝtona kruco situas, kreita en 1910. La kirko havas unusolan turon en centro de la fasado, sube estas la enirejo. La navo finiĝas en okangula sanktejo, ekstere vidiĝas nur 3 el la 8 anguloj. Sakristio aliĝas al la sanktejo. Interne la kirko havas galerion. La ĉefaltara bildo estis pentrita en la 1940-aj jaroj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2014-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj