Preĝejo Sankta Jozefo (Gyula)
Preĝejo Sankta Jozefo | ||
---|---|---|
![]() Preĝejo Sankta Jozefo en Gyula
| ||
konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyula | |
Geografia situo | 46° 38′ 48″ N, 21° 16′ 3″ O (mapo)46.6467421.26744Koordinatoj: 46° 38′ 48″ N, 21° 16′ 3″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Békés | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
dekanujo | Gyula | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko, klasikismo | |
Konstruado | 1863–1866 | |
Specifo | ||
Longo | 42 m | |
Larĝo | 16 m | |
Alto | 13 m (navo interne); 37.5 m (turo) | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en urbo Gyula (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaroj 1723 kaj 1724 germanoj alvenis, kiuj fondis apud Gyula apartan kvartalon. Ili konstruis kapelon en 1736, poste la nun videblan kirkon inter 1863-1866. Baldaŭ malgravaj trakonstruoj aŭ renovigaj laboroj okazis, ekzemple en 1905. La orgeno estis kreita en 1870.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas laŭ sola ĉe placo. La fasado estas simetria, antaŭe marmora kruco estas videbla. Meze du ĝemelkolonoj reliefas, kiuj finiĝas supre ĉe timpano. Inter la kolonoj estas la enirejo. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. La fasado havas ankaŭ 3 fenestrojn. Apud la absido ambaŭflanke sakristioj etendiĝas. Interne sur la galerio trovis lokon la orgeno. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Jozefon. La flankaj altaroj havas la titolojn Sankta Vendelino, Sankta Floriano, Sankta Anna kaj Sankta Maria. Estas valoraj la barokaj lignaj skulptaĵoj pri Johano Nepomuko kaj Sankta Maria.
Apud la preĝejo sakrala muzeeto estas vizitebla.
Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 19-an de marto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/Gyula%2C_n%C3%A9metv%C3%A1rosi_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2021_02.jpg/220px-Gyula%2C_n%C3%A9metv%C3%A1rosi_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2021_02.jpg)