Preĝejo Sankta Jozefo (Nagykanizsa)
Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Jozefo en Nagykanizsa
| |
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykanizsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Kaposvár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1702–1714 |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj, 100 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Nagykanizsa. Ĝi estas kune kun la franciskana abatejo la plej malnova konstruaĵo de la urbo situanta en la malsupra urbo(parto).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la tiama Kanizsa oni konstruis kirkon, poste abatejon en 1424, kiu detruiĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. La turkoj postlasis lignan moskeon, kiun oni trakonstruis al katolika preĝejo en 1690. En 1702 oni malkonstruis ĝin kune kun la fortikaĵo kaj la franciskanoj ekkonstruis novan preĝejon kaj abatejon en 1714 profitante ŝtonojn de la fortikaĵo. Post 2 jaroj la turo estis preta. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1747, ankaŭ la predikejo estis farita en la sama jaro. La orgeno estis farita en 1940 (laŭ alia informo en 1928).
Preĝeja konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo kontaktiĝas kun la abatejo. Ĝi havas unusolan turon en la maldekstra flanko. Tuj apud la enirejo estas ujo por sankta akvo, kiu estis skulptita el turka tomboŝtono. Enirante la preĝejon tie situas ŝtona skulptaĵo pri Dipatrino kaj monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. La konstruaĵo havas unusolan turon super la enirejo.
Altaroj
[redakti | redakti fonton]La altaroj estis faritaj el lignoj, tamen ili imitas marmorojn.
- Ĉefaltaro prezentas Sanktan Familion, meze estas Sankta Jozefo.
- En la sanktejo estas nekutime ankaŭ alia altaro pri Sankta Didak, kiu staras sur nubo kun anĝeloj
- Flanka altaro pri Sankta Kruco prezentas centre la mortintan Kriston.
- Flanka altaro pri martira episkopo Sankta Erasmo, sur la bildo li sidas sur nubo, sed estas videblaj ankaŭ sankta Roĥ kaj Sankta Sebastiano.
- Flanka altaro pri Sankta Antonio el Padovo prezentas Antonion kun Jesuo.
- Flanka altaro pri Sankta Francisko el Asizo estis farita en 1749 kaj prezentas la senktigan ceremonion de Francisko, kiam la papo kisas piedon de la sanktulo.
- Flanka altaro pri Sankta Anna estis farita en 1763. La bildo prezentas Annan kun infanino sankta Maria, kiu lernas.
Abatejo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas kvadrata konstruaĵo meze kun korto. Oni alkonstruis ankaŭ L-forman domon. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj kaj oni profitis la konstruaĵon dormejo de lernantoj, baldaŭe biblioteko.
Kermeso okazas en la 19-an de marto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Szent József templom hungare
- Magyar Katolikus Lexikon hungare
- A templom története Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine kun bildoj hungare