Preĝejo Sankta Jozefo (Révfülöp)
Paroĥa preĝejo laboristo Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo laboristo Sankta Jozefo en Révfülöp
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Révfülöp |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Tapolca |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ferenc Török (arkitekto) |
Konstruado | –1981 |
Specifo | |
Alto | 25 m (turo) |
lokigo de altaro | tuj apud la enirejo |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8253 Révfülöp, Káli út 58. |
La paroĥa preĝejo laboristo Sankta Jozefo estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Révfülöp (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Révfülöp romanika kirko ekzistis jam ekde la 13-a jarcento, ties ruinoj ankaŭ nun estas videblaj ĉe la stacidomo. Post la ruiniĝo la loĝantoj ricevis sakralajn servojn en Kővágóörs. Sonorilo estis farita en 1937 kaj estis metita en sonoriloturon, sed apud la kapelon nur en 1956. En 1949 vilao estis trakonstruita al kapelo kaj la paroĥa rajto alvenis en 1951. En ties lokon konstruiĝis la nuna didomo en 1981 laŭ plano de Ferenc Török (arkitekto). Post unu jaro estis kreita moderna statuo pri la patrono.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola, sed ĝi estas integrita al la ceteraj feriejoj. La plena aspekto estas nekutima. La kirko estas praktike ferieja didomo. Unu flanko de la navo estas plena fenestro. Tio faras la konstruaĵon vintre tre malvarma, somere tre varma. La enirejo estas parto de la menciita fenestro. Sidejoj estas ne nur interne, sed ankaŭ ekstere antaŭ la fenestro, tial somere dum diservoj povas sidi ankaŭ ekstere. Super la subĉiela sidejo estas ankaŭ malfermebla kovraĵo kontraŭ la suno. La turo estas malalta kaj mallarĝa, apenaŭ videbla.
Kermeso okazas en la 1-an de majo.