Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen)
Preĝejo Sankta Kiliano | ||
---|---|---|
kristana preĝejo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Turingio | |
Koordinatoj | 51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 55″ O (mapo)51.208910.4654Koordinatoj: 51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 55″ O (mapo) | |
Preĝejo Sankta Kiliano | ||
Vikimedia Komunejo: St. Kiliani (Mühlhausen) [+] | ||
La Preĝejo Sankta Kiliano (germane Kirche St. Kiliani) estis protestantisma preĝejo en Mühlhausen (Turingio), Germanio. Hodiaŭ ĝi estas teatrejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo apartenis al ĉeno de malnovaj preĝejoj ĉe la eosta rando de la posta urboteritorio. Eble ĝi estis preĝejo por komercistoj en la tempo de la Karolidoj. La unua mencio estis en 1287. Gotika halo kun turo troviĝas nordoriente. La ĉefa portalo estas norde en la direkto de la strato Unter der Linde. La plurangula altarejo estas pi alta ol la navo kaj aldonitis verŝajne nur post fajrego de 1422. Post 1707 la turo ricevis barokan spajron okangulan. Ene troviĝas ligna plafono kun restoj de malfrubaroka pentrado (i.a. pri la miraklo pentekosta).
La preĝejo estis longtempe filia paroĥeja preĝejo kaj estis eĉ pest-preĝejo. Ĝi damaĝitis plurfoje dum incendioj.
Uzo nuna
[redakti | redakti fonton]Ekde la 1960-aj jaroj ĝi estis liturgie senfunkcia kaj servis kiel deponejo de aŭtoriparejo. Post la Turniĝo ĝi transformitis en teatrejon de 3K-Theaterwerkstatt. Tenadas tiun ĉi kulturlokon la fondaĵo Kiliankirche-Stiftung für Kunst und Kultur. Ties celo estas antaŭenpuŝi en la Distrikto Unstrut-Hainich artojn, kulturon, kulturan pluklerighon kaj kulturan edukadon kaj disponigi teatrejon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Ernst Badstübner: Das alte Mühlhausen. Kunstgeschichte einer mittelalterlichen Stadt, Koehler und Amelang, Leipzig 1989, p. 205, ISBN=3-7338-0055-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 3K-Theaterwerkstatt Mühlhausen Arkivigite je 2021-11-23 per la retarkivo Wayback Machine