Preĝejo Sankta Ladislao (Százhalombatta)
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo de Százhalombatta
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Százhalombatta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Érd |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1910 |
Konsekrinto | Ottokár Prohászka |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Emil Tőry |
Konstruado | 1909–1910 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szent László u. 56. |
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas sakrala monumento historia (deklarita en 2008) en urbo Százhalombatta (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En iama vilaĝo "Batta" estis kirko, ties restaĵoj estis trovitaj en 1997. En la alia apuda vilaĝo "Százhalom" la kirko estis menciita en 1450. Ili neniiĝis dum dominado de turkoj. Depost la turka erao la katolikoj frekventis preĝejon de Érd. Fine preĝejo konstruiĝis en la jaroj 1909 kaj 1910. La loka katolika grupo formiĝis en 1919, la paroĥo en 1949. La interna parto estis pentrita en 1955 fare de Jenő Dénes. La kirko renoviĝis en 1973.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, la enirejo estas tra la turo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Super la enirejo rondfenestro estas videbla. La absido estas duonronda, malpli larĝa kaj alta, ol la navo. Ambaŭflanke 2 konstruaĵpartoj aliĝas al la absido.
Kermeso okazas en la 27-an de junio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Flanka bildo
-
Fasado
-
Absido
-
Enirejo