Preĝejo Sankta Leopoldo (Hildburghausen)
Preĝejo Sankta Leopoldo (germane: St. Leopold) estas romkatolika kirko en Hildburghausen, Germanujo. Ĝi estas filia de la paroĥujo Sankta Stefano en Sonneberg, ene de la Dekanujo Meiningen kaj la episkopujo de Erfurto.[1] Patrono ĝia estas sankta Leopoldo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro edikto de duko Ernesto (Saksio-Hildburghausen) en julio 1711, hugenotoj rajtis privilegie eksetli en Hildburghausen. La sekvantajn jarojn estiĝis en la norda periferio nova kvartalo. En nahi 1721 oni metis la fundamentan ŝtonon por nova templo kaj en la 31.7.1722 okazis konsekriĝo fare de pastoro Jean Caspar Schneider; ĉeestis multaj korteganoj.
Ne tute cent jaroj poste, en novembro 1824, pro malkresko de fideluloj la reformitoj francdevenaj decidis kunfandiĝon kun la luterantoj en la kvartalo Neustadt.[2] En aprilo 1829 ili vendis sian kirkon al katolikoj kontraŭ 1200 rejnlandaj guldenoj. Monrimedoj venis el la tuta mondo, i.a. de la praga ĉefepiskopo Václav Leopold Chlumčanský. Je lia honoro poste enkondukis oni la leopoldan patronecon. Poste ankaŭ la interno devis modifiĝi laŭ katolikaj liturgibezono. Dua alifaro venis en 1913. La kirkoturo estis restaŭrita en 1989 kaj ĝenerala grandaj restaŭralaboroj fariĝis komence de la 1990-aj jaroj.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Orientiĝis la konstruaĵo je la en 1664 detruita Nova Templo de Montauban: la horizontala projekciaĵo estas okangulo (334 kvadrametroj), kun longeco de 22 metroj kaj larĝeco de 14 metroj. Komence ĝi disponis pri 12 fenestroj kaj kvar portaloj: kvar fenestroj kaj tri portaloj estis surmasonita post 1829. La enirejo uesta restis. Supre de la norda portalo estas granda saksa blazono honore al duko Ernesto Frederiko la 1-a (Saksio-Hildburghausen). Finis la tuton groptegmento kun ligna, ardezumita firstotureto meze. Havas la turo okangulan horizontalan projekciaĵon kun kupolo kun rondaj konturoj kaj supre metita pomelo kaj dekoracioj.
Meblaro
[redakti | redakti fonton]Estas je dispono ĉ. 150 sidlokoj. La ĉefaltaro estas orienta, donaco de la menciita praga arkiepiskopo, origintante al la Konventa kirko Sanktaj Petro kaj Aleksandro de Aschaffenburg. En 1864 ĝi estis riparita kaj orumita. Malsupre estas tabernaklo supre de kiu estas madono kun eta Jesuo kaj la Tri reĝoj. Eĉ pli supre estas figuro de Sankta Georgo kaj la jesua monogramo IHS ene de radikrono.
Sude estas Mario-altaro el 1746, pri ŝia ĉielpreno. La plafonpentraĵon pri la transfiguriĝo kreis Max Georg Rossmann en 1913. La orgenon konstruis la gotaa instrumentfaristo Rudolf Böhm en 1955. Sub la galerioj kaj la flankaj vitraloj troviĝas via crucis el la jaroj 1940/41, kiun faris la munkena vitropentristo Wilhelm Pütz laŭ komisio de sarlandanino kiu estis en 1939/40 evakuita en Hildburghausen. Firstoturete pendas sonorilo bronza (alteco: ĉ. 60 cm, diametro: ĉ. 90 cm) kun renesancaj ornamaĵoj kaj princaj inicialoj kaj duka blazono. Enskribo tekstas Johann Heinrich Graulich in Hildburghausen goß mich 1722 (muldo fare de Johann Heinrich Graulich en 1722).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joachim Neubert, Günter Stammberger, Bernhard Großmann, Martin Hoffmann: Die Kirchen im Landkreis Hildburghausen ... nichts anderes als Gottes Haus – die Pforte des Himmels ... Verlag Frankenschwelle, Hildburghausen 2006, ISBN 3-86180-174-4, p. 150.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Georg Vater: "Keine Gnade für den Holzwurm" - ĉe: insuedthuringen.de, 23.11.2013
- paĝaro de la Stefano-komunumo (Sonneberg) Arkivigite je 2023-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ paroĥujoj de la erfurta diocezo
- ↑ "Episode der Stadtgeschichte". Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2024-09-25 .