Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Maŭrico (Koburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
malnova orienta ĥorejo; en ĝi troviĝis ĝis Reformacio seĝaro de monaĥoj
okcidenta fasado kun malegale altaj turoj

Preĝejo Sankta Maŭrico (germane: Morizkirche) estas la plej grava protestantisma kirko en Koburgo, Germanujo. Ĝia nomo estas omaĝe al la sanktulo Maŭrico. Ĝia posedanto estas la urbo mem.

La orienta ĥorejo finiĝis en 1330; sed jam en la 12-a jarcento troviĝis antaŭula ejo samgrunde, ĉirkaŭite de tombejo kaj prepostejoj. Ĝis 1525 la kirko estas konventa (de la benediktanoj). La hodiaŭaj turoj (ĉe la okcidenta portalo) estis novkonstruita en la 15-a jarcento kaj barokiĝo de la interno okazis en la 18-a jarcento.

Reformacio estis Koburge enkondukita en 1518 danke al predikisto Balthasar Düring; predikadis ankaŭ Marteno Lutero kiam li gastis en 1530 sur la citadelo de Koburgo.

Skulptisto Nikolaus Bergner el Pößneck kreis en la altarejo en 1598 belegan alabastran epitafon por duko Johano Frederiko la 2-a. Malsupre de ĝi estas la tomboj de anoj de la duka dinastio.

Schuke-orgeno ĝuis restaŭradon en 1989; ĝia fasado estas historia, datumanta el la 1740-a jaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]