Preĝejo Sankta Maria de la Dorno
Preĝejo Sankta Maria de la Dorno | |
---|---|
Santa Maria della Spina Santa Maria di Pontenovo | |
kristana preĝejo religia muzeo museum of a public entity (en) | |
Lando | Italio vd |
Situo | Pizo |
Adreso | Lungarno Gambacorti |
Poŝtkodo | 56100 |
Situanta sur | Lungarno Gambacorti |
Konstrustilo(j) | Gotika arkitekturo vd |
Estiĝo | 13-a jarcento |
Koordinatoj | 43° 42′ 55″ N, 10° 23′ 48″ O (mapo)43.7152410.39673Koordinatoj: 43° 42′ 55″ N, 10° 23′ 48″ O (mapo) |
Jaraj vizitantoj: | 8 000 (2019) |
La preĝejo Sankta Maria de la Dorno (itale Santa Maria della Spina) estas malgranda preĝejo en Pizo.
Ĝi dankas sian nomon al dorno el la dornokrono, kiun ĉi tiu preĝejo loĝigis gardis longan tempon. La dorno tamen devis estis fordonata al la preĝejo Sankta Klara kaj troviĝas nun en ties kapelo, kiu apartenas al la samnoma malsanulejo.
Konstruo kaj ekipaĵo
[redakti | redakti fonton]Jam proksimume 1230 komenciĝis la konstruo de la preĝejo kiel adorejo de Sankta Maria de l' Nova Ponto (itale: Santa Maria del Pontenuovo). Origine ĝi estis konstruata sur la gruza fluejo de la rivero Arno kaj estis ĉirkaŭata de malferma arkaĵtegmento. De 1323 ĝis 1325 arĥitekto kaj skulptisto Lupo di Francesco pliampleksigis ĝin per abuna dekoracio el gablokampoj, pintturoj, statuoj, ĉemuraj templetoj kaj gabloj. Kiam la preĝejo en 1333 fariĝis la nova gardejo por la relikvo dorno el la Krista dornokrono, ĝi ricevis sian nunan nomon. La konstruaĵo estas tipa por la gotika arĥitekturo itala.
La konstruon de ĉi tiu preĝejo partoprenis la plej famaj artistoj de la 14-a jarcento, ekzemple Lupo di Francesco, Giovanni di Balduccio, Andrea Pisano kaj Nino Pisano. Giovanni Pisano verkis interalie la Madonon kun Suĉinfano (itale: Madonna col Bambino) kaj la anĝelojn en la niĉo ĉe la fasado.
Plurfoje oni devis ripari la preĝejon pro difektoj kaŭzitajn de superakvego. En 1871 oni malmuntis la preĝejon pro la daŭre minacanta superakvego kaj dum la alikonstruado de la promenejoj de l' Arno en 1884 rekonstruita sur la nuna, pli alte situanta loko. Laste oni renovigis la etan preĝejon inter 1996 kaj 1998. Oni anstataŭis multajn statuojn ĉe la ekstera muro de la preĝejo per kopioj; la originaloj estas videblaj en la Nacia Muzeo Sankta Mateo.
En la preĝeja interno troviĝas statuoj de la Madono kun Suĉinfano, de Sankta Petro kaj de Johano la Bapisto de Andrea Pisano kaj Nino Pisano el la epoko de 1345 ĝis 1349. Ili validas kiel majstraĵoj de la gotika epoko. De Nino Pisano ankaŭ originas la Mamnutra Madono (itale: Madonna del Latte, laŭvorte Madono de l' Lakto), nun videbla en la Nacia Muzeo Sankta Mateo. Krom tio ankaŭ estas rigardebla la tabernaklo de Stagio Stagi, verkita en 1534 por la konservado de la dornokrona dorno