Preĝejo Sankta Maria sub la Ĉeno
Aspekto
Preĝejo Sankta Maria sub la Ĉeno | |||
---|---|---|---|
Kostel Panny Marie pod řetězem | |||
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Romaniko vd | ||
Estiĝo | 1169 | ||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Prago 1 | ||
Adreso | Lázeňská 2, Praha 1-Malá Strana | ||
Situanta sur | Banstrato | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 24″ O (mapo)50.08666666666714.406666666667Koordinatoj: 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 24″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Commandry of the Knights of Malta in Malá Strana (en) vd | ||
Preĝejo Sankta Maria sub la Ĉeno (ĉeĥe kostel Panny Marie pod řetězem) estas unu el la plej malnovaj kaj plej interesaj preĝejoj de la Malgranda Kvartalo en Prago. En la pasinteco ĝi apartenis al la ordeno de la Maltanaj Kavaliroj. Fondita jam en la 12-a jarcento, pligrandigita en la 13-a jarcento. La front-flankoj kun du turoj devenas el la dua duono de la 14-a jarcento; la antaŭhalo estas belega ekzemplo de la alta gotiko el epoko de Petr Parléř. La husanaj militoj malebligis la finkonstruon de la planita trinava konstruaĵo. La preĝejo, pli ĝuste dirite, la sacerdotejo, estis barokigita dum la jaroj 1840-1860. Al ĝi oni aligis en la jaroj 1728-1731 barokstilan monaĥejon, kie nun troviĝas la Orienta instituto.