Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Mario (Stadtilm)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
vido sudeosta de Mario-kirko je Stadtilm
interno

Preĝejo Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) estas protestantisma kirko en Stadtilm, Germanujo. Ĝi apartenas al la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo. Ĝi estas kun siaj duoblaj turoj la rekonilo de la tuta urbo.

Ekis la konstruo en la 12-a jarcento; konsekris ĝin episkopo Vilhelmo de Havelberg; en 1533 la fideluloj devis akcepti la enkondukon de Reformacio. En aŭgusto 1780 incendio damaĝegis ankaŭ la kirkon; restis nur la eksteraj muroj kaj turoj elbruligitaj. Post naŭ jaroj renaskiĝis la interno laŭ stilo malfrubaroka. La antaŭan komplekson ampleksis la uesta fasado, la rekta ĥoreja finiĝo kaj la norda kaj suda portaloj de la longa navo kun ties antaŭhaloj. Post 1784 alifaro de la eosta parto estis: ĉar oni forigis la orientan ĉirkaŭantan muraron kaj enmetis - je obtuza angulo - unuigmuron al la altarejo. La formo de long navo kaj ĥorejo estis plisimpligitaj kaj ambaŭ ricevis malpli altajn eksterajn murojn kaj selotegmentonn. Interne muntiĝis lignaj plafonoj kaj meblaro nova. La altara supro kun kolonoj de korintia ordo kaj pilastroj kaj la orgenfasado estis novigitaj.

La grava konstruo frugotikstila dokumentas la volon de la Schwarzburg-dinastio publike aperi en tre impona maniero. Ĝi konsekriĝis en 1335 kaj staras sub la patroneco de la Dipatrino. La dutura okcidenta fasado, la norda kaj suda portaloj de la halo kaj la ĥorejo apartenas ankoraŭ al la origina komplekso farita en la stilo de la cistercianoj. La du turoj ricevis poste gotikajn suprajn etaĝojn kaj piramidajn spajrojn. En la suda vestiblo (ĉ. 1320) videblas du figuroj estantaj super natura grandeco. La gablo estas de la 19-a jc. La antaŭhalo de la norda figura portalo estas artiste ornamita per ogivkruciĝo. En 1784 oni rearanĝis la internon. La baroj antaŭ la ĥorejo, la pupitro kaj la orgeno estas interese farita laŭ la rokoka stilo.

En la kuro de gotikiganta ĝenerala restaŭrado de inter 1899 kaj 1903 la suda turo ricevis ŝtuparan aliron. En 1947 oni forprenis la militajn damaĝojn kaj poste novigis la turajn spajrojn. Ponto inter la turoj estante superflua estis forigita kaj stile reprezentigita. Kunfanditaj dum la Dua mondmilito orgenfajfoj mankas ĝis hodiaŭ.

La mezo de la longa navo plialtigita estas per la galeriapogiloj. La altarejon barilo dividas de la longa navo. Kreita estas la malfrubaroka altara supro en 1788; la orgenon konstruis en 1932 Adam Eifert (32 registroj, tri klavaroj, unu pedalo).[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Unua eldono. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 1176–1177

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. informoj sur nederlanda orgenlisto
50.77511.08277