Preĝejo Sankta Mikaelo (Beremend)
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Beremend
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Beremend |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Siklós |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | –1719 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 7827 Beremend, Szabadság tér 3. |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Beremend (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Beremend jam en la 14-a jarcento kirko funkciis kun patroneco de Sankta Mikaelo. Pro batalperdo en 1526 turka dominado okazis, pri tiu erao mankas informoj. Laŭ eklezia fonto jam dum la kontraŭreformacio en 1713 jam estis loke katolika pastro, kiu faris la diservojn en privataj loĝejoj. Intertempe la didomo estis preta en 1719. Aliaj fontoj mencias aliajn datenojn: 1754 kaj 1808. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1850, trakonstruita en 1925.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas barokeca cepoforma. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La enirejo funkcias tra la turo. La reliefanta turo havas fenestron super la enirejo, la navo havas dekstre sakristion. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Interne la baroka ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Mikaelon. La predikejo jam estas klasikisma.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.