Preĝejo Sankta Mikaelo (Nagyigmánd)
Preĝejo Sankta Mikaelo | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Nagyigmánd
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagyigmánd | |
Geografia situo | 47° 38′ 5″ N, 18° 4′ 34″ O (mapo)47.6347818.07606Koordinatoj: 47° 38′ 5″ N, 18° 4′ 34″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Komárom-Esztergom | |
diocezo | Győr | |
dekanujo | Komárom-Kisbér | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Jakab Fellner en 1775 | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Nagyigmánd.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua kirko konstruiĝis jam dum la mezepoko, kiun la turkoj okupis en 1529, baldaŭe la kalvinanoj. La katolikoj rericevis la preĝejon en 1747. En 1775 ĝi estis pligrandigita kaj ankaŭ turo konstruiĝis. La orgeno estis farita en 1894. En 1989 la preĝejo estis renovigita, tiam iom da mezepokaj partoj aperis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de la komunumo. En mezo de la simetria fasado la turo altiĝas, malsupre estas la enirejo. Antaŭ la enirejo estas ŝtuparo, apude ligna kruco. La kvadrata sanktejo estas pli mallarĝa kaj malalta ol la navo. La sanktejo situas en la orienta flanko, apude sakristio troviĝas. Interne la mebloj estis faritaj precipe en la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.