Preĝejo Sankta Mikaelo (Pocsaj)
Grek-katolika preĝejo de Pocsaj | |
---|---|
Grek-katolika preĝejo en Pocsaj
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pocsaj |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Grek-katolika preĝejo de arkianĝeloj Sankta Mikaelo kaj Sankta Gabrielo estas religia Monumento historia en Hungario, en Pocsaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la onidiro la nun videbla preĝejo estas jam la 3-a. La unuan oni konstruis el ligno antaŭ la turkoj, kiu baldaŭe bruldetruiĝis. La samo okazis kun la 2-a preĝejo. La nun videbla preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo konstruiĝis el briko en 1743, sed aliaj supozas, ke ĝi konstruiĝis en 1778. Baldaŭe kelkfoje la konstruaĵo renoviĝis, lastfoje en 1984.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas turon, kiu kreskiĝis rekte el la navo. La sanktejo estas duonronda. Interne sur la baldakeno estas 4 malfreskoj pri Anĝela Saluto, Naskiĝo de Kristo, Resurekto kaj Pentekosto. Sur la flankomuroj same estas malfreskoj pri Sankta Triunuo kaj Pieta. Ĉiuj estis pentritaj en la 1950-aj jaroj. La fenestraj bildoj fariĝis en 1966 kaj prezentas Sanktan Mikaelon, Sanktan reĝon Stefanon kaj Dipatrinon.
Kermeso okazas la 8-an de novembro.