Preĝejo Sankta Nikolao (Őrbottyán)
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Őrbottyán |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
paroĥo | en la urbo |
Dato de konsekro | 1788 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1779–1781 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Őrbottyán Fő út 117 |
La preĝejo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento en urbo Őrbottyán (Hungario), iam en vilaĝo Őrszentmiklós.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri la historiaj tempoj informoj ne estis trovataj. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1779 kaj 1781. La paroĥo estis fondita en 2009, ĝis tiam la katolikoj apartenis al Vácrátót. Pro vivdanĝero la kirko estis fermita en 2017, poste la diservoj okazis en la loka kulturdomo, krome la urbo havas ankaŭ alian katolikan kirkon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas en korto. La fasado estas simetria, la turo nur iomete reliefas. La turpinto estas piramida. Ĉe la turpiedo la enirejo troviĝas, pli supre fenestro estas videbla. 2 malpenaj niĉoj apartenas al la fasado. La navo finiĝas en oklatera absido. Bildo de la altaro prezentas Sanktan Nikolaon el la 18-a jarcento. La establaĵoj estas barokaj, same la statuo pri Sankta Nikolao.
Kermeso okazas en la 6-an de decembro.