Preĝejo Sankta Nikolao (Kissomlyó)
Preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kissomlyó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | en Jánosháza |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko, poste gotiko, fine baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kissomlyó.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1348. La origine romanika kirko estis pligrandigita laŭ gotiko en la 14-a jarcento. En 1588 la turkoj okupis la vilaĝon, sed la preĝejo ne estis detruita. Iam en la 17-a jarcento luteranoj uzis la kirkon, sed en 1732 la katolikoj reakiris ĝin. Ili trakonstruis ĝin jam laŭ baroko. En 1789 turo, en 1822 sakristio, en 1834 nova plafono estis konstruitaj. Arkeologoj faris esplorojn en 1974.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola inter tilioj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo altiĝas super la meza enirejo kaj en la teretaĝa nivelo estas pli larĝa, ol la supra parto. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas apenaŭ pli larĝa, ol la turo. La absido estas oklatera.
Kermeso okazas en la 6-an de decembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2019-01-29 per la retarkivo Wayback Machine