Preĝejo Sankta Otmaro (Dosdorf)
Preĝejo Sankta Otmaro (germane: St. Otmar) estas luterana preĝejo en Dosdorf, Germanujo. Patrono ĝia estas sankta Otmaro de Sankt-Galo. La komunumo apartenas al la paroĥero Arnstadt I ene de la eklezidistrikto Arnstadt-Ilmenau de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo (EKM).[1]
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La longa halokirko estis starigita en la 16-a jarcento kun uzado de aĵoj de romanikstila antaŭula konstruaĵo. La ne same larĝa turo ueste datumas el la 13-a jarcento. Ĝia plej supra etaĝo kaj piramida tegmento estas ardezaj. Ĉe la suda flanko de la longa navo troviĝas du altaj rektangulaj fenestroj. Eostvande estas ornamripaj fenestroj en du strioj. La longa navo havas lignan barelvolbon. Je tri flankoj estas galerioj unuetaĝaj starantaj sur rektangulaj apogiloj kun kapiteloj.
La bela gotika triptiko estiĝis inter 1502 kaj 1509, originante el la skolo de Saalfeld. Mezkeste estas sceno kun la Krucumito, kiun borderas maldekstre Jakobo la pli aĝa kaj dekstre sankta Laŭrenco. Ĉe la aloj maldekstra kaj dekstra estas po tri sanktuloj. La malinterno havas pentritan scenon kun la naskiĝo de Jesuo kaj la adorado de la saĝuloj. Datumas la krucifikso el la lasta kvarono de la 14-a jarcento.
La orgeno havas 13 registrojn, du klavarojn kaj pedalon; ĝin konstruis en 1900 Adam Eifert.[2] Restaŭrado de la interno sukcesis en la 1986-a jaro.
Somere vivas en la tegmenta trabaro grandaj miotoj.[3]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 225-226
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informoj ĉe EKM. Arkivita el la originalo je 2021-09-25. Alirita 2024-09-22 .
- ↑ nederlanda orgenregistro
- ↑ informoj ĉe komoot.de