Preĝejo Sankta Roĥo (Szeged)
Kirko Sankta Roĥo | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Paroĥa kirko Sankta Roĥo en Szeged
| ||||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Hungario | |||
Municipo | Szeged | |||
Geografia situo | 46° 15′ 33″ N, 20° 8′ 18″ O (mapo)46.259254520.1382949Koordinatoj: 46° 15′ 33″ N, 20° 8′ 18″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | romkatolika eklezio | |||
provinco | Csongrád | |||
diocezo | Szeged-Csanád | |||
dekanujo | Szeged | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstrustilo | novgotiko | |||
Konstruado | 1905–1909 | |||
Specifo | ||||
Konstrumaterialo | masonita | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Kirko Sankta Roĥo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szeged, en loĝkvartalo Rókus (=Roĥo).
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1738 pro pesto multaj mortis en Szeged. En la sekva jaro oni konstruis votan kapelon omaĝe al Sankta Roĥo. En 1805 paroĥo estis fondita. Inter 1829 kaj 1833 jam kirko estis konstruita en la sama loko, sed la oftaj inundoj faris damaĝojn. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la 1900-aj jaroj anstataŭ la malnova.
Dum la socialismo disvastiĝis famo, ke floro en mano de skulptaĵo de Sankta Maria videbla en la kirkokorto freŝiĝis. Por fini la miraklon la ŝtato amputis la manon. Depost la socialismo la mano estis regluita kaj ofte oni metas florojn en la manon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ placo en korto, sed proksime de la trotuaro. En la korto estas 2 skulptaĵoj, la supre menciita Sankta Maria, la alia estas Kristo. Ambaŭ estis faritaj el majoliko en Pécs, en uzino de Vilmos Zsolnay. Malgranda ŝtuparo etendiĝas antaŭ la simetria fasado. Malantaŭ la ŝtuparo ornama ĉefenirejo estas videbla kune kun reliefo pri Kristo, Sankta Roĥo kaj Sankta Petro. Pli supre estas granda fenestrorozo. Flanke po unu turoj altiĝas. Malantaŭ la fasado ĉefnavo etendiĝas, kiun alia navo krucas antaŭ la sanktejo. La altara bildo prezentas Sanktan Roĥon, kiam li flegas pestomalsanulojn. En la navaj niĉoj oni metis skulptaĵojn pri Sankta Maria kaj Stefano la 1-a (Hungario). La bapta vazo devenas el la pli frua kirko.
Kermeso okazas en la 16-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun 3 fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/Szent_R%C3%B3kus_templom_belseje_SF.jpg/220px-Szent_R%C3%B3kus_templom_belseje_SF.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/80/Szent_R%C3%B3kus_templom_Szeged_f%C5%91kapu.jpg/220px-Szent_R%C3%B3kus_templom_Szeged_f%C5%91kapu.jpg)