Preĝejo Sankta Triunuo (Erfurto)
La (kastela) Preĝejo Sankta Triunuo troviĝas en la urbokvartalo Molsdorf de la turingia ĉefurbo Erfurto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la malsupra vilaĝo estis unue sur la loko de la nuna malnova tombejo kirko De Nia Kara Sinjorino, kiu jam je la komenco de la 17-a jarcento kadukiĝis. La komencon de la 18-a jarcento la Preĝejo Sankta Albano malkonstruitis kaj anstataŭitis per novkonstruaĵo de inter 1717-21, komisiite fare de la hanovra ĉefoficisto Otto Christoph Schulze. En 1720 ĝi nomitis laŭ Sankta Triunuo, okaze de festa diservo en la 20-a dimanĉo post la Triunuofesto.
De 1945-89 la kirko tre kadukiĝis kaj estis finfine savita nur fare de engaĝiĝintaj molsdorfanoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo konsistas el alta meza navo, du malaltaj flankaj navoj, unu kvadrata orienta turo kun krono, lanterno kaj duonronda absido oriente.
Bilda ciklo
[redakti | redakti fonton]La pentrita ciklo de Hedwig Ruetz konsistas el ses grandaj olepentraĵoj, kopioj de freskoj de Fra Angelico. Ilin la artistino donacis al la preĝejo solene en la jaro 1934-a[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj el la interno de la kirko[rompita ligilo]
- Hejmpaĝo de la Rondo de la amikoj de la Kastela preĝejo Arkivigite je 2013-11-26 per la retarkivo Wayback Machine