Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Triunuo (Hőgyész)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo kaj Nomo de Sankta Maria
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hőgyész
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
paroĥo en Hőgyész
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17451745
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo kaj Nomo de Sankta Maria estas religia historia monumento, ankaŭ pilgrimloko en ekstera parto Csicsó [ĉiĉO] de grandvilaĝo Hőgyész (Hungario). Foje ĝi estas menciita kiel kapelo kun patroneco de Helpema Dipatrino.

En la frua 18-a jarcento germanoj alvenis al la neloĝata aŭ apenaŭ loĝata areo. Ili trovis miraklodonantan fonton. Apude ermito ekloĝis, kiu estis menciita en 1731. La ermito konstruis kapeleton kaj ermitejon. Tiutempe ankaŭ legendo etendiĝis. Laŭ tio porko trovis miraklan skulptaĵeton kie tuj mirakla fonto ŝprucis. Laŭ alia informo la germanoj kunportis sanktan bildon (Mariahilf) el Germanujo.

La kirko videbla nun estis konstruita en 1745 fare de la loka bienulo. Iom poste la ermiteco oficiale finiĝis en Hungarlando, poste paroĥo de Hőgyész transprenis la zorgadon. La bienulo estis entombigita en la preĝejo en 1767. En la 19-a jarcento tiu didomo estis signifa pilgrimloko kun supozeble dek mil da pilgrimantoj. Renovigaj laboroj okazis ekstere en 1981. En 2019 oni metis apude ŝtonan krucon, en la sekva jaro ankaŭ lignan krucon. Samtempe la apudaĵo estis farita belaspekta loko.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto for de loĝlokoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo parte reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre statuo Sankta Maria en niĉo estas videbla, pli supre malgranda ronda fenestro. La navo havas maldekstre aliĝantan ermitejon kaj pli altan sakristion. La navo finiĝas en plurlatera absido.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo, pilgrimado en nomtago de Maria.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.