Preĝejo Sankta Triunuo (Kecel)
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Kecel
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kecel |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
Dato de konsekro | 1738 |
Konsekrinto | Gábor Patasich |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 200 homoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Sankta Triunuo estas religia monumento historia, ankaŭ la plej malnova konstruaĵo en urbo Kecel (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Kecel kirko estis konstruita en 1738 en loko de ruinoj (eble pli frue estis tie detruita kirko). En 1802 ĝi estis pligrandigita, ĉar la kapacito ne sufiĉis. En 1838 pesto okazis, poste la preĝejo prenis la titolon Sankta Triunuo. József Angster kreis la orgenon, kiu estis premiita en 1879 kaj post 2 jaroj ĝi ekfunkciis en la preĝejo. La freskoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj, samtempe la orgeno estis modernigita. Tiutempe ankaŭ la preĝejo estis renovigita. En 1987 la orgeno denove estis renovigita. La konstruaĵo ekstere estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas en korto en parko, antaŭe kruco estas videbla. La parko estis kreita en 1930 kaj estas tie videblaj statuoj pri Sankta Triunuo kaj Johano Nepomuka. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La absido flanke havas po unu sakristiojn. La ĉefaltaro estas klasikisma, ties bildo prezentas la Sanktan Triunuon. Pluraj statuoj ornamas la internan spacon.
Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefaltaro