Preĝejo Sankta Triunuo (Törökszentmiklós)
preĝejo Sankta Triunuo (Törökszentmiklós) | |
---|---|
preĝejo Sankta Triunuo en Törökszentmiklós
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Törökszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Konsekrinto | 1900 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko kaj novgotiko |
Konstruado | 1898–1900 |
Specifo | |
Longo | 50 m |
Larĝo | 30 m (kun la krucnavoj), 10 m (ĉefnavo) |
Alto | 58 m (turo)j, 16 m (ĉefnavo), 7 m (flankonavoj) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Triunuo estas katolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Törökszentmiklós en malgranda placo en proksimeco de ĉefvojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ dominado de turkoj 2 komunumoj estis en la nuna urbo, ambaŭ havis preĝejojn. En la 1720-aj jaroj ĉefe kalvinanoj, iomete katolikoj alvenis. Post jaroj la katolikoj konstruis kapelon, poste en 1747 preĝejon el ŝtonoj de la forlasita moskeo. En 1762 la preĝejo estis pligrandigita, tamen inter 1796-1803 pli nova kaj granda preĝejo konstruiĝis. La nun videbla preĝejo pretiĝis jam en la komenco de la 19-a jarcento. La orgeno alvenis en 1900. La interna parto pretiĝis en 1912. Dum la 2-a mondmilito oni ŝanĝis la murpentraĵojn al malfreskoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado havas flanke po unu turojn. Meze la enirejo funkcias. La ĉefnavo kaj ambaŭ flankonavoj formas krucon. La absido estas plurlatera. La impona ĉefaltaro prezentas la Sanktan Triunuon.